世界语之歌:La Espero(希望)--L. L. Zamenhof
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo
iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al
loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
Al
la mond' eterne militanta
Ĝi promesas Sanktan harmonion.
Sub la
sankta signo de l'Espero,
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide
kreskas la afero
per laboro de la Esperantoj.
Forte staras muroj de
miljaroj
inter la popoloj divititaj,
Sed dissaltos la obstinaj
baroj
per la Sankta Amo disbatitaj.
Sur neuxtrala lingva
fundamento,
komprenante unu la alian
la popoloj faros en
konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en
laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'Homaro
por eterna ben'
efektiviĝos.
世界语歌曲下载及歌词: 世界语之歌 La Espero(希望)
»
